kuriero
twitter youtubefacebook

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 103      23/09/2013




Kongresa programo
 
prelegantojJam disponeblas por konsulto la programo de la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo. Por elŝuti ĝin musklaku ĉi tie.

La evento komenciĝos sabaton matene, je la 9h30, kaj finiĝos dimanĉon posttagmeze, je la 16h. Kiuj deziros alveni vendredon en la feriejo, la akceptado tiutage okazos ekde la 14h.

La baza programo konsistas el kvin prelegoj, kiuj disvolviĝos paralele kun kvino da atelieroj. Ambaŭ programeroj estas kunplektitaj de diversaj aktivadoj por komencantoj, kiuj okazos ĉiun duan horon en iu aparta angulo de la feriejo.

Kadre de la evento okazos Ago-Tago por disdono de mil reklamkartoj pri Esperanto al la feriantoj, dum nia teknologiema Emílio Cid provos flugigi sian aviadileton kun esperanta rubandeto super la maro.

Sportemaj homoj povos ricevi lecionon pri korbopilko, fare de Karina Oliveira, kiu dimanĉe starigos du teamojn por praktika ludado.

Al kiuj plaĉas leĝeraj korpomovoj, Maria Luiza proponas du tiajn aktivadojn surplaĝe. Ankaŭ surplaĝe oni povos amuziĝi per farado de gigantaj sapovezikoj.

Krom tiu baza programo, alia same amuza kongreso disvolviĝos dum la paŭzoj. Kelkaj eroj de la programo de tiu koridora kongreso estos proponataj en la Malfermo kaj la rezultoj estos prezentataj en la dimanĉa programero Viva Gazeto.

Por la Arta Vespero, la kongresanoj interalie ĝuos unu-horan prezenton de la kantisto kaj gitaristo Rogener Pavisnki, kiu prezentos konatajn kaj famajn esperantajn kantojn.

Mankas nur unu semanjo por aliĝi!

Memorige: ne okazos aliĝoj surloke. Do, rapidu aliĝi!

(Oni povos aliĝi  ĝis la 30a de septembro kaj pagi la kotizojn plej malfrue ĝis la 10a de oktobro)

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.