Post evento ripoza, laboro serioza.

112 personoj veturis ĉi-semajnfine al la marborda urbo Itanjaeno por partopreni la 7an Esperantan Kongreson de la Ŝtato Sanpaŭlo, kiu okazis en la feriejo de la bankoficistoj Nossa Caixa (USCEESP), en la kvartalo Suarono.  La du-taga evento disvolviĝis en tre plaĉa kaj distro-invita loko, kio multe kontribuis al estiĝo de agrabla kaj amika etoso inter la kongresanoj.

El la kongresanoj, la pleja forulo estis nia simpatia samideano Amarílio H. de Carvalho, kiu veturis de la malproksima regiono Barra do Garças, en Matogroso, por vendi siajn T-ĉemizojn je prezo de banano.

Indas mencii la salutmesaĝon kiun de la Prezidanto de BEL, Carlos Alberto Alves Pereira, legigis en la malfermo de la evento. Per ĝi li trafe memorigis la vortojn de la esperantisto Paulo Sérgio Viana, laŭ kiu “nia kulturo de Esperanto ne formiĝis kaj ne firmiĝos nur virtuale: ĝi bezonas personajn kontaktojn,manpremojn, kisojn kaj ĉirkaŭbrakojn. Ni devas aŭskulti kaj aŭskultigi niajn voĉojn, rigardi en la okulojn, starigi vizaĝon kontraŭ vizaĝo, amike kaj varmkore diskuti niajn problemojn.” Por legi la tutan mesaĝon, musklaku ĉi tie.

La programo konsistis el tri prelegoj, du leĝeraj paroladoj, kvin atelieroj, diversaj aktivadoj por komencantoj, kelkaj subĉielaj aranĝoj, sportludado kaj multe da babilado. Rilate la Artan Vesperon, surprizis la ĉeestantojn la reveno de la kantistino Sônia Mary Ribeiro kaj la koncerto de Rogener Pavinski, kiu kantis kaj gitaris sub la lunlumo, apud la naĝbaseno.

Pluan fojon la libroservo de la asocio furoris kun siaj kutimaj allogaj titoloj, inter kiuj troviĝis du libroj eldonitaj de EASP mem, nome José Matias kaj En la Muelejo, ambaŭ verkitaj de la portugalo Eça de Queirós kaj tradukitaj de la portugaldevena brazilano José Dias Pinto. Lanĉitaj kiel memeldonoj ankaŭ aperis la titoloj “O Esperanto é muito mais!” de Osmar da Silva Alves kaj “Rememoroj de la Familio Sugahara” de Shigueco Takahasi.

“Kongresumi: amuza afero” estis la invito de la ĉi-jara kongresa temo. Laŭ la itala sociologiisto Domenico Di Masi, tiel grava kiel laboro estas ripozo, dum kiu kutime estiĝas kreemaj ideoj por plibonigi onian laboron mem… Tial ni espera ke, post unu semajnfino ripoza, kreeme pretiĝu kongresintoj por laboro serioza!

Ĉu plaĉis al vi tiu aranĝo aŭ vi preferas ion pli tradician? Eventuale vi havas ideojn por ke ni provu novtipan aranĝon… Cele al plibonigo de la venontjara evento, la estraro de la asocio plezure kaj antaŭdanke atendas sugestojn kaj komentojn de la partoprenintoj. Bonvolu direkti ilin al <contato@easp.org.br>

Por vidi fotojn de la evento, musklaku ĉi tie.

15. October 2013 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | Comments Off