Plia kurso de Esperanto ĉe USP

Ankoraŭ estas tempo por aliĝi al la baza kurso de Esperanto, ĉe la Universitato de Sanpaŭlo – USP, kiu komenciĝos la 12an de la kuranta monato. La kurso disvolviĝos kadre de la Centro pri Lingvoj de la Fakultato de Filozofio, Beletro kaj Homaj Sciencoj — USP, kaj ĝin gvidos la studentino pri Beletro Karina Oliveira.

La kurso, kiun jam triafoje gastigas tiu prestiĝa klerigejo, daŭros kvar monatojn kaj la lecionoj okazos dufoje en la semajno, lunde kaj merkrede, de la 14h ĝis la 16h. Ĉe la fino de la kurso, la lernantoj ekzameniĝos kaj la sukcesintoj ricevos atestilon de la Interfaka Centro pri Lingvoj de USP.

Krom la baza nivelo, la Centro pri Lingvoj ofertas ankaŭ kurson de Esperanto je daŭriga nivelo por la sukcesintoj en la antaŭaj klasoj kaj por memlernantoj, kiuj pretas submetiĝi al antaŭtesto pri onia kono de Esperanto.

Por pliaj informoj, vizitu la retejon de Centro pri Lingvoj.

06. August 2013 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , | Comments Off