Eta renkonto kaj bela rakonto

Rafael Zerbeto ete-princas antaŭ la fotilo

Sabaton, la 25an de majo, pli ol kvardeko da homoj vizitis la sidejon de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo por ĉeesti la aranĝon ERUSP (Esperanta Renkonto de la Urbo San-Paŭlo), kiu ĉi-jare proponis ekspozicieton pri La Eta Princo kaj spektadon de la 30-minuta filmeto La Viro kiu Plantis Arbojn.

Por la ekspozicio de la fama verketo, la asocio pretigis ĉirkaŭ cent kovrilfotojn el la 194 titoloj apartenantaj al la kolekto de la esperantisto d-ro Benedikto Silva, kiu tamen mem ne povis partopreni en la renkonto. La ekspozicieto estos vizitebla ĝis la fino de junio, en la deĵoraj tagoj kaj horoj.

La simbola rakonto La Viro kiu Plantis Arbojn aperis libroforme en 1953, verkita de la franco Jean Giono. La animacia filmo-versio aperis en 1987, reĝisorita de la kanadano Frédéric Back.

La 30-minuta filmeto rakontas pri la soleca vivo Elzéard Bouffier kiu, post la morto de siaj filo kaj edzino, dediĉis sin al paŝtado de ŝafoj. Perceptinte tamen ke, se oni faros nenion, tiu deserta regiono baldaŭ mortos, li decidis planti arbojn. Tion li faris obstine kaj sindoneme ĝis siaj lastaj vivo-jaroj.

Demandite ĉu li scias al kiu apartenas tiu terpeco, kiun li tiel ame prilaboras, li simple respondis ke tio ne gravas, kvazaŭ li dirus ke li ne laboras por iu terposedanto, sed por la bonfarto de la lokanoj.

La “atleto de Dio”, kiel nomas la rakontisto, plantis entute 100 mil semojn de kverko, el kiuj 20 mil estis akceptitaj de la seka grundo, kreskinte tamen nur 10 mil da kverkoj, kio estis pli ol sufiĉaj por garantii la pluvivadon kaj progreson de la regiono.

Tiu rakonto iel memorigas pri la laboro de alia franco, Gilbert René Ledon kiu, kunhelpe de sia edzino Symilde Schenk Ledon, multe laboris por la disvolvado de la enlanda esperanto-movado, kaj aparte por tiu de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, ne zorgante pri kiu gvidas la asocion nek pri la multaj semoj perditaj, sed fidanta al la rikolto, eĉ se malgranda.

Al la paro Gilberto kaj Symilde Ledon estis dediĉita la ĉi-jara ERUSP kaj, al la ĉeestantoj, la kuraĝiga filmeto.

Por spekti la filmeton, kun esperanta subteksto, musklaku ĉi tie (La esperanta versio elekteblas per la suba lingvo-menuo).

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Por vidi pliajn fotojn de la renkonto musklaku ĉi tie.

27. May 2013 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , , | Comments Off