Amuza kaj vigla renkonto en la Paraiba Valo

Hodiaŭ, la 10-an de marto 2013, okazis en la urbo Lorena, ŝtato San-Paŭlo, unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraíba-Valo.Ĉeestis preskaŭ kvindek homoj el tri brazilaj ŝtatoj.

De la naŭa  ĝis la 10-a horo matene, oni lunĉis, kantis, dancis kaj simple babilis, en la Kulturdomo de Lorena.  Je la 10-a formale komenciĝis la kunsido per salutoj kaj akcepto fare de la Sekretario  pri Kulturo, S-ro Adriano Fernandes, kiu simpatie bonvenigis la ĉeestantojn. Tuj poste, S-ro Saulo Wanderley, el  la urbo Juiz de Fora, prelegis pri la temo “Ĉeesta kaj virtuala movadoj: avantaĝoj kaj malavantaĝoj”.

Post la prelego oni per omnibuso ekskursis en la urbo Lorena. Oni vizitis boskon de “brazilligno”, kiu situas en ĝardeno de mezgrada lernejo – la plej ampleksa urba plantejo de tiu arbo, kiu estas unu el la simboloj de Brazilo.

Sekve, la tuta grupo vizitis la sidejon de Instituto Sankta Teresa, nome universitato, kiu proponas dekojn da  kursoj rilate homsciencojn. La direktorino mem de la institucio, Fratino  Raquel de Godoy Retz  akceptis la Esperantistojn, kaj Profesorino Rosana gvidis la grupon en la sidejo de la lernejo. La universitato donacis al trideko da Esperantistoj donacetojn. Oni spektis 20-minutan filmon en Esperanto. Sekve, omnibuso kondukis la grupon al kampara restoracio por la tagmanĝo.

Je la 15h30min , oni revenis al la Kulturdomo de Lorena por “guto da gramatiko”, amuza kvizo kaj diskuto pri la Esperantomovado en  Rio kaj San-Paŭlo, kun reprezentantoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) kaj Asocio Esperantista de San-Paŭlo (EASP).

Dum la renkonto, funkciis du bonaj libroservoj.

(Raporto sendita de Paulo S. Viana, kiu ankaŭ fotis)

11. March 2013 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | Comments Off