Plia grandioza 15a de decembro en Rio

Esperantistoj el Rio kuras kontraŭ la tempo cele antaŭenigi kampanjon por diskonigi Esperanton pere de 20-metra rubando tirata de aviadilo super la pasejoj kaj plaĝoj de la regiono.

La tago elektita por tiu subĉiela reklamo estos la 15a de decembro,  naskiĝtago de la iniciatinto de Esperanto. Tiel la rianoj planas festi la ĉi-jaran Zamenhofan Tagon: kreeme, kuraĝe kaj grandioze.

Laŭ la organizantoj de la kampanjo, per tiu aera reklamo la esperanta rubando povos esti rigardata de ĉirkaŭ du milionoj da personoj. La kosto de la aviadila reklamservo estos ĉirkaŭ du mil realoj, el kiu pli ol triono jam estas kolektita de simpatiantoj, plej multaj neesperantistoj, kiel surprize rimarkigas unu el la organizantoj, Walter Fontes, iama prezidanto de Asocio Esperantista de Rio de Ĵanejro (AERĴ) kaj aŭtoro de la sukcesa kampanjo por omaĝi la Tagon de Esperanto, en 2010, pere de la lumaj reklampaneloj super la fama ponto Rio-Niterói.

Walter Fontes ankaŭ kutimas partopreni en stratkuradoj kaj ĉiam kaptas la okazon surmeti esperantan T-ĉemizon (vidu foton supre).

Tiu kampanjo estas parto de la projekto Esperanto por la Publiko iniciatita de la regiona aktivulo Evandro Caboclo antaŭ kelkaj jaroj. La projekto ankoraŭ ne havas retejon, sed interesatoj pri la nuna kampanjo aŭ aliaj agadoj de la grupo povos rekte kontakti la koncernulojn per la retpoŝtoj:

evandrocaboclo[heliko]yahoo.com.br
maratonoj[heliko]yahoo.com.br

01. December 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , | Comments Off