Jarfina Aranĝo

Bonŝance la ĉi-jarfina aranĝo de la Asocio, plej tradicie konata kiel Zamenhofa Tago, okazos ĝuste la 15an de decembro – naskiĝtago de la omaĝato.

La programo de la ĉi-jara Zamenhofa Tago konsistos el prelego de la studentino pri Beletro, Karina Oliveira, kiu parolos pri la temo “Lingvaj Respondoj – Nia unua instruisto estas ĉiam aktuala”; projekciado de retrorigardo pri la ĉefaj esperantaj okazintaĵoj enlande kaj alilande; muzika prezentado; kaj kunfratiga lunĉo.

Krome, partoprenos en la aranĝo la speciala gasto, Prof. d-ino Maria Nazaré Laroca, kiu en la okazo lanĉos sian libron “Travessia do Poema” kaj deklamos kelkajn poemojn. Kiu akiros ŝian verkon, tiu estos regalata per libreto kun deko da poemoj el la menciita libro, tradukitaj al Esperanto de la aŭtorino mem.

Dum la tuta tago funkcios la libro-servo de la Asocio kun la kutimaj jarfinaj novaĵoj kaj rabatoj.

La programo de la Zamenhofa Tago komenciĝos je la 3a posttagmeze kaj daŭros ĝis la 6a vespere.

Pluan fojon la evento okazos en la sidejo de la Asocio, kiu situas ĉe strato Faustolo, 124, en la kvartalo Água Branca.

Karina Oliveira

D-ino Nazaré Laroca

Poemtransiro

28. November 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , , | Comments Off