Aniĝo-kampanjo 2013

La tempo por (re)aniĝo proksimiĝas kaj la estraro de EASP pluan fojon pretigis specialan kampanjon por la subtenantoj kaj simpatiantoj de la Asocio.

Anoj de la kategorio Simpla Membro, kiuj pagos la jarkotizon por 2013 plej malfrue ĝis la 28a de februaro, gajnos du ĉarmajn notlibretojn (plej konatajn kiel Moleskine) aŭ allogan garnituron kun recikligita kajero kaj kartona skribilo.

Ankaŭ anoj de la kategorio Ŝtatinterna Membro povos partopreni en la kampanjo kaj gajni unu notlibreton (Moleskine).

La skribo-garnituro kaj notlibretoj estos ankaŭ disponeblaj por vendo en la libroservo de la Asocio dum la Zamenhofa Tago.

Jen do plia motivo por ke vi vizitu nin la 15an de decembro.

(R)estu kun ni ankaŭ en 2013 rete aŭ ĉeeste!

Pliajn informojn pri la kampanjo vi povas legi en la retejo de la Asocio.

21. November 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , , | Comments Off