Novembra traduko-metiejo

La novembra traduko-metiejo okazos la sekvan sabaton (la 24an), ekde 16h00, kaj ĝin pluan fojon gvidos la sperta tradukisto Paulo Sergio Viana, el la urbo Lorena/SP.

Per tiu aranĝo oni havos la okazon iom konatiĝi kun aparte interesa flanko de Esperanto, apenaŭ rimarkita en la ĉiutaga uzado de la lingvo.

Traduko postulas de la lernanto streĉan kaj atentan enrigardon cele al kompreno teksta kaj kunteksta. Nur per daŭra lego- kaj skribo-ekzercado oni ek-alprenas ian fajnan senton pri la spirito de la studata lingvo.

Tiu metiejo estas profita ne nur por tradukemuloj, sed ankaŭ por tiuj dezirantaj plibonigi siajn lingvosciojn.

La sidejo de EASP situas ĉe strato Faustolo, 124 en la kvartalo Água Branca. Vidu aliro-mapon.

20. November 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , | 6 comments

Komentoj (6)

  1. Dankon. Mi intencas partopreni.

  2. Granda laboro estas tiu. Mi bedaúrinde ne povos partopreni sed mi gratulas al vi cxiuj. Forto Mistera benu vin kaj nian amatan lingvon.

  3. Cxu eblas, ke oni al ni donu informojn pri la proponitaj en la evento tekstoj kaj la respondaj tradukoj tie rikoltitaj? Eble ankaux komentoj pri la trafoj kaj maltrafoj, la plej kutimaj eraroj ktp? Tiel, ke oni evitos almenaux la plej komunajn mistradukojn…

    • Sugesto notita! Ni vidos kiel aperigi tiun materialon en la reto kiel eble plej tauge por ke ankau aliaj povu profiti el la sperto de la metiejo-gvidantoj.

  4. Cxu al easp eblas filmi tiujn eventojn kaj ilin disponigi al la publiko ecx kiel vendebla materialo mem?
    Mi kredas ke la afero helpos nin gelernantoj kaj al la propra institucio, cxu ne?

    • Saluton, Dirce Sales: ankaŭ via sugesto estas notita! Kuraĝigitaj de interesatoj kiel vi, ni ekpensas pri kiel malfermi tiun aranĝon, ekde la venonta jaro, ankaŭ al esperantistoj kiuj ne povos ĉeesti. Via ideo pri filmado estas interesa kaj provinda.