Karavano al la 97a UK

Komence de la pasinta julio grupo de esperantistoj, inter kiuj 15 brazilanoj, ĉefe el Braziljo, karavane ekskursis de Moskvo al Ĉinio, per la Trasiberia Fervojo, kaj poste plu veturis al Hanojo, en Vjetnamio, por partopreni en la 97a UK.

En Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio, kelkaj anoj de la karavano estis intervjuataj de loka gazeto, kiu aperigis raporton pri la grupo kaj la baldaŭa okazonta Universala Kongreso de Esperanto.

La anoj de la karavano ĝuis belajn pejzaĝojn kaj renkontojn kun lokanoj, sed ankaŭ travivis ĉiutagajn situaciojn, kiuj por lokanoj estas ordinaraĵoj sed por preterpasantoj etaj aventuroj.

La longa fervoja veturo restos gravurita en la memoro de la grupanoj, same kiel la korvarmo kaj bunteco de la plej granda kulturaranĝo de la esperantistaro.

 Musklaku ĉi tie por vidi bildlibreton kun resuma raporto pri la karavano.

16. October 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , , | 1 comment

Unu komento

  1. Gratulon!
    Belaj fotoj kaj bela bildlibreto.