Ree verdas la lumo

La 7an de septembro matene, okaze de la enlanda festo-tago memore al la sendependeco de Brazilo, trideko da homoj renkontiĝis en la sidejo de USE-Santana, en la norda regiono de la ĉefurbo San-Paŭlo, por festi la 19an fonddatrevenon de Esperanto-Grupo Verda Lumo.

Kiel gasto-preleganto, la esperantisto Paulo Sergio Viana, el Lorena/SP, prezentis la instigan temon “La ruza Ludoviko”, pri kelkaj strategioj sagace uzataj de la kreinto de Esperanto por popularigi la novan lingvon kaj konservi ĝian unuecon.

Rimarkinda afero: trideko da homoj eliris el siaj domoj por ĉeesti prelegon kaj kantadon, antaŭsciente ke ili okazos en Esperanto. Ĉe la malfermo tamen oni insistis paroli nacilingve, ĉar alie kelkaj ĉeestantoj ne komprenos… Ĉiuj komprenis la paroladon en Esperanto, eĉ la komencantoj bone akompanis la argumentadon de la preleganto. Kial do timi paroli esperante?

Post la parolado kaj deklamado fare de la repisto Antonio Moreira, ĉiuj estis regalataj per bongusta lunĉo kaj kuko, kiujn la organizantoj afable preparis.

De kejkaj jaroj Verda Lumo estis senaktiva kaj per tiu evento oni havigis la okazon reaktivigi la grupon. El ties kunfondintoj, tri ĉeestis la eventon: Arnaldo Alves de Oliveira, d-ro Osvaldo Pires de Holanda kaj José Eugênio de Lima, kiuj rememorigis kelkajn iamajn atingojn de la grupo.

Gratulon do al la reaktivigita grupo, al kiu ni deziras viglan kaj daŭran poresperantan agadon!

11. September 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | 1 comment

Unu komento

  1. Multege ĝojigas min tiun mirega evento. Mi salutas kaj gratulas al la geesperantistoj amikoj kaj samideanoj, dezirante daŭran fruktdonan laboradon al la Grupo kaj ke la verda lumo restu super la altaro de ĉiuj niaj koroj.
    WF