Malgranda aspekte, giganta prospekte.

1929 – 2012

Forpasis la 15an de aŭgusto 2012 en la urbo Sorokabo, ŝtatinterno de San-Paŭlo, la 83-jara esperantisto Manoel Blaz Garcia.

Emerita publika funkciulo kaj studemulo pri naturaj kuracmetodoj, en 2004 Manoel Blaz publikigis portugallingve la priteman libron “Homeopatio – serena kaj praktika kuracado en la hejmo”.

Li konatiĝis kun Esperanto en 1948, unue per vizito al loka kursejo kaj poste per la iama koresponda kurso de BEL, de kiu li ricevis stimulon por lernado de la lingvo. Sekve de tio, li pionire ekdiskonigis Esperanton kaj preskaŭ du jardekojn poste, en 1967, fondiĝis Sorokaba Esperanto-Klubo.

En 1965 li komencis diskonigi esperanton en la iama Rádio Clube de Sorocaba (nuna Rádio Boa Nova), unue per duonhora programo kaj poste per unuahora programo. Tiu esperanta programo, kiun li prezentis dum 40 jaroj, nuntempe elsendiĝas ĉiun mardon vespere kaj estas la plej longdaŭra siaspece en Brazilo.

Lia simpatia figuro kaj granda entuziasmo al la internacia lingvo fariĝis pli kaj pli konata de siaj samurbanoj kaj de multaj samideanoj dum enlandaj esperantaj aranĝoj.

Okaze de lia forpaso, la gazeto Bom Dia (Bona Tago) de Sorokabo dediĉis duonpaĝan artikolon “minuto da silento” por adiaŭi la multjaran diskoniganton de la afero Esperanto. Privilegio kaj merita omaĝo rezervita al nur kelkaj amataj esperantistoj.

29. August 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , | 1 comment

Unu komento

  1. Miajn kondolencojn pri la forpaso de nia kara esperantisto Manoel Blaz Garcia.
    Antaŭ kelkaj jaroj, li ĝentile akceptis min en sia radiprogramo, kie mi libere parolis pri Esperanto. Al li, miajn dankojn por esti vivanta inter ni!
    Elma