Julia traduko-metiejo

La Asocio pluan fojon invitas lernemajn esperantistojn plibonigi siajn lingvosciojn per praktika aliro al fascina flanko de Esperanto, nome tradukado.

Sed ne nur tradukemuloj profitas el tia aranĝo. Ĝi estas profita ankaŭ por ĉiaj niveloj de lingvo-uzantoj kaj lernantoj, kondiĉe ke ili sukcesos sekvi la parolon de la gvidanto, en Esperanto.

La julian metiejon gvidos la sperta esperantisto José Dias Pinto, kiu duafoje regalos la partoprenantojn per iom de siaj lingvaj konoj pri traduko.

Tago: la 28an (lastan sabaton de la monato)
Horo: de la 16h ĝis 18h
Loko: Esperanto-Asocio de San-Paŭlo
Adreso: strato Faustolo 124 en la kvartalo Água Branca
Eniro: senpaga

18. July 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , , | 1 comment