Nova komunikkanalo

Reage al plendoj de du multjaraj asocianoj, kiuj atentigis pri la nebona flegado de la anaro, ĉefe de tiuj anoj ne kutimiĝintaj al interretaj novaĵoj, la gvidantaro de EASP lanĉis plian komunikkanalon por plibonigi la rilaton inter la Asocio kaj ĝia membraro.

Parolo de la asociestro estas la nomo de la nova interna komunikilo. Pli ol informilo kaj bulteno, ĝi estas ligilo por kundivido de spertoj, ia komuna aŭskultejo kaj diskutejo ĉefe pri administraj aferoj de la Asocio.

Dum kelkaj tagoj la gvidanto de la Asocio dubis ĉu li direktu sin al la membraro esperante aŭ portugale. Fine li decidis paroli en la lingvo internacia kiel stimulo al tiuj anoj kiuj ankoraŭ bezonas strebi al tiu minimuma peto de la asocia statuto por plibonigo de ies lingvokonoj.

Parolo de la asociestro unuamomente aperos presforme, sed kun ebleco poste disvolviĝi ankaŭ al videaj epizodoj kadre de la retkanalo Viva Gazeto.

29. June 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , | Comments Off