Kristana lernejo konatiĝas kun Esperanto

La pasintan aprilon, ĉirkaŭ 200 gejunuloj de kristana lernejo, en la urbo Guarulhos/SP, ĉeestis paroladon pri Esperanto prezentitan de la lingvo-instruistino Eline Garcia. La scivolema ĉeestantaro, aĝanta inter 11 kaj 17 jarojn, akompanis la paroladon kun sincera intereso kaj multe demandis, kio tre kortuŝis la prelegantinon.

Kiel rezulto de tiu vizito, la lerneja gvidantaro – pere de sia ĥorkunordiganto, instruisto Dimi – invitis la esperantistinon Eline Garcia lernigi esperantajn kantaĵojn al ilia infankoruso.
Eline Garcia instruistas pri la lingvoj portugala, franca, angla, hispana, itala kaj ekde 2008 gvidas ankaŭ esperantajn lecionojn. Ŝi estas muzikistino kutimiĝinta al ludado de kelkaj kordaj kaj perkutaj instrumentoj, sed pro grava tendenito, nuntempe ŝi povas ludi nur homeopatie dum kelkaj minutoj semajne.

Ŝi eklernis Esperanton per la iama projekto Nesto, antaŭ ĉirkaŭ ses jaroj. El tiu tempo ŝi bone memoras pri la rigora kaj stimulema retinstruisto José Dias Pinto. Poste, ŝi ĉeestis lecionojn de la esperantisto Arnaldo Alves, kiu kuraĝigis ŝin al instruado de la lingvo internacia.

Eline Garcia ankaŭ estas ano de EASP. Fruktodonan laboron al la muzikema lingvoinstruistino!

29. May 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , | 2 comments

Komentoj (2)

  1. Gratulon! Mi deziras la saman.

  2. Salutegas el malajzio. Gratulojn al chiuj. Benojn.