Kursaro de FEB centjariĝas

Antaŭ 100 jaroj Brazila Spiritisma Federacio (BSF) starigis en sia iama sidejo, en Rio de Ĵanejro, senpagan kurson de la lingvo internacia Esperanto, iniciato kiu vigle dissemiĝis tra la tuta brazila spiritisma movado, apoge de la oficiala organo de BSF, Reformador, kiu de pli ol cent jaroj aperigas esperantan rubrikon nuntempe redaktatan de la s-ano Affonso Gallego Soares.

Brazila Spiritisma Federacio, nun sidanta en la ĉefurbo Braziljo, invitas la esperantistan komunumon kunfesti la centjariĝon de tiu signifa dato la 20an de majo 2012, de la 9a ĝis la 13a horo, en sia centra sidejo (aŭditorio de la Konstruaĵo Unuigo).

Per invito-letero rete dissendita, la prezidanto de BSF, Nestor João Masotti, skribis ke “ni deziras frate akcepti en nia Brazilja Sidejo, por ilin ĉiujn brakumi kiel homojn, kiuj, laŭ la bela esprimo de Emmanuel, en ties mesaĝo La Misio de Esperanto, mediume skribita de Chico Xavier en 1940, apartenas al tiuj armeoj da laboristoj por la konstruaĵoj de l´ estonteco, kvazaŭ konstruantoj de nova mondo, dissemitaj sur la teraj vojoj, sed klopodantaj por rektigi iliajn direktojn”.

Laŭ peto de la organizantoj de tiu memorfesto, organizaĵoj dezirantaj partopreni en la Centjariĝo de la Kursoj de Esperanto, iniciatitaj de BSF en 1912, bonvolu konfirmi la ĉeeston de sia(j) reprezentanto(j) en la evento.

12. May 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , | 1 comment

Unu komento

  1. Gratulon al BSF kaj al geesperantistoj. Dankon.