Plia okazo por ekstera vido

Kelkaj enlandaj esperantistoj estas engaĝitaj en la evento Rio+20 (Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluigo), kiu okazos junie en Brazilo.

Unu el tiuj engaĝintoj estas la junulo Rafael Zerbetto, el la urbo Campinas/SP, kiu aliĝis al la kampanjo “Date with History” per duminuta video en Esperanto, en kiu li esprimas sian opinion pri mediaj problemoj.

La video kun pli da voĉdonoj gajnos premion kaj la aŭtoro ĝuos la eblecon publike paroli dum du minutoj antau la publiko en RIO+20. La plej interesan registritan mesaĝon elektos konsilantaro de gravuloj, kun enlandaj kaj alilandaj reprezentiĝoj, kaj membroj de gravaj ne-registaraj organizoj.

Spektu la videon kaj, se ĝi plaĉas al vi kaj krome vi opinias la iniciaton strebinda por videbligo de Esperanto, voĉdonu por ĝi per musklako sur la steleto, kiu aperas en la dekstra malsupra parto de la ekrano. Pliajn detalojn pri kiel validigi la voĉdonon vi povas vidi ĉi tie.  

Per tiu iniciato estiĝas plia okazo por ke esperantistoj sendu mesaĝon al la ŝtatestroj en RIO+20, diras Alvaro Motta, komisiito de UEA en Rio+20. Eĉ se la video de Rafael ne gajnos, memorigas Alvaro, ĝi certe helpos veki la atenton de pluraj NROj rilate la ekziston de Esperanto.

Rafael Zerbetto estas studento en UNICAMP, mediaktivisto en la decidaj momentoj, poeto kaj verkisto en la liberaj horoj, ideale esperantisto kaj aktiva movadano, ĉefe en la interreto, prezidanto de BEJO kaj ano de kelkaj esperantaj organizaĵoj.

27. April 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , | 1 comment

Unu komento

  1. Gratulon, Raphael. Bonan laboron! Brakumas vin.