filmaranĝo en universitato

La 11an de aprilo oni proponos spektadon de la reklamfilmo “Esperanto é…” por studentoj de la Federacia Universitato de San-Paŭlo, situanta en la urbo Guarulhos.

La vespera filmaranĝo estas organizata de la studento pri Beletro, Osmar da Silva Alves, kiu per tio jam pavimas vojon por duafoja partopreno de Esperanto en la oficiala programo de la universitata aranĝo Beletra Semajno, kiu okazos en la dua sesmonato.

La filmsesio daŭros ĉirkaŭ unu horon, el kiu kvarono estos rezervita por demandoj fare de la ĉeestantoj. La disvatigon de la filmaranĝo prizorgas la universitato mem per sia internaj komunikiloj.

La universitata tereno estas atingebla per la adreso: Estrada do Caminho Velho, 333 – Bairro dos Pimentas. Telefono: (11) 3381-2000.

Rekta kontakto kun la organizanto <osmar.salves[heliko]gmail.com>

04. April 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , , | Comments Off