ERUSP 2013
En la lasta sabato de la kuranta monato okazos en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo la tradicia evento ERUSP, kiu celas kunvenigi esperantistojn el la ĉefurbo kaj ĉirkaŭaĵoj por ĝui kelkajn lingvajn travivaĵojn vide-al-vide.
Por la programo de la ĉi-jara aranĝo, oni preparas ekspozicion kun cento da kovriloj de la libro La Eta Princo. Tiu elmontro estas parto de la libro-kolekto de d-ro Benedicto Silva, esperantisto el la urbo São José do Rio Preto, kiu havas 194 versiojn de tiu infanlibro en plej diversaj lingvoj kaj dialektoj de la mondo.
Kadre de la programo okazos ankaŭ spektado de 30-minuta filmo, kun esperanta subteksto, pri temo tre pensiga al movadanoj, nome kion parolemuloj brue strebas per diskutado, tion ordinara homo senbrue kaj anomime sukcesas per sindono kaj persisto.
Dum la evento funkcios ankaŭ la libroservo kun dekoj da importitaj libroj kaj aliaj novaĵoj.
Esperanta Renkonto de la Urbo San-Paŭlo – ERUSP
Dato: La 25an de majo 2013
Horo: De la 15h ĝis la 18h
Loko: Esperanto-Asocio de San-Paŭlo
Eniro: Senpaga
La ĉi-jara ERUSP estos speciale dediĉata al la paro Simylde kaj Gilberto Ledon forpasintaj ĝuste antaŭ 10 jaroj (en marto 2003).
Persista kaj strebinda iniciato
Aktivuloj el Rio, je la 15a fojo, invitas kursgvidantojn de Esperanto al interŝanĝo de spertoj. La ĉi-jara trejnado, orgazinata de Esperanto-Asocio de Rio-de-Ĵanejro (AERJ), okazos la 28an de aprilo, de la 9a ĝis la 17a horo.
Krom debato pri la ĉeftemo de la evento “Kiel organizi kurson de Esperanto”, la kunvenantoj povos partopreni en atelieroj pri instruado de Esperanto en la interreto kaj vidi ekspozicion pri lerniloj.
La didaktikaj aktivadoj disvolviĝos en la lernejo Leopoldo ĉe avenuo Getúlio Vargas de Moura, 1074 urbocentre de Nova Iguaçu, en Rio. Pliajn informojn en la retejo <aerj.org.br>.
Tiu esperanta aranĝo estas unika en Brazilo. Antaŭe ĝin organizis EKOR (Esperanta Kunfratiĝo de la Okcidenta Regiono). De kelkaj jaroj transprenis ĝian organizadon la anoj de AERJ, kiuj strebas plibonigi la eventon jaron post jaro. Pliaj aranĝoj tiucele jam estas programitaj de AERJ por la kuranta jaro.
Parolu plu, amiko!
Freŝdate (24/03/2013) la esperantista movado estis surprizita de la sciigo pri la forpaso de la aktivulo Lucas Yassumura, rete konata ankaŭ kiel Lucas Amura, kiu suferis subitan koratakon.
Li vivis en la urbo Jundiaí, Sanpaŭlo (Brazilo), kie li memlernis Esperanton antaŭ 30 jaroj. La knabo Lucas Marcelo Ferretti Yassumura naskiĝis en plurlingva familio, kio estigis en li la amon al lingvoj, el kiuj li studis dudekon.
Kio plej karakterizis lin estis lia belsona voĉo, kiun li bone uzadis kiel parolisto (rete)radie kaj posdkaste – inkluzive por Esperanto, interalie en la iama programo Parolu, Mondo! dissendata de la radio Bona Novaĵo.
Krom lingvo-ŝatanto kaj radioparolisto, li estis tradukisto kaj publika funkciulo. Lia kutima frazinstigilo estis:
“Sekvu vin revon! Realigu ĝin! Vivu en ĝi”
per kiu ni kore kaj sopire reciprokas.








