Neperforta komunikado

Senpeforta Komunikado estas la temo per kiu la Asocio malfermos la ĉi-jarajn kulturkunvenojn, kiel kutime en la lasta sabato de ĉiu monato.

Tiun gravan kaj interesan temon disvolvos la psikologiistino Anna Lobo de Carvalho, kiu tiel resumas sian prezenton:

Certe en iu momento de nia vivo, ni jam rimarkis ke ni havis ian malfacilecon komunikiĝi kun aliuloj. Aŭ ne kapablis senti nin konektitaj kun personoj ĉirkaŭ ni. Kaj ni foje eble trovis nin meze de bulo da neĝo kiu pli kaj pli kreskas, plenigita je malbonaj sentoj kaj perforto.

En tiu prelego ni konatiĝos kun enkondukaj rimedoj, per kiuj ni povos ekregi kaj mastrumi nin kaj niajn interrilatojn, plibonigante nian konon pri ni mem kaj nian kapablon esprimi niajn sentojn al aliuloj, laŭ la principoj de Senperforta Komunikado.

La prelego okazos la 28-an de januaro, ekde la 16h, en la sidejo de EASP (Rua Faustolo, 124 – Água Branca).

Eniro senpaga.