KER-ekzamenoj junie en San-Paŭlo!

Sesioj de KER-ekzamenoj ĉi-jare okazos ankaŭ en San-Paŭlo kadre de la aranĝo Tutmonda Ekzamena Tago kunordigata de Katalin Kováts, redaktoro de la retejo edukado.net .

En San-Paŭlo la KER-ekzamenoj okazos la 15-an de junio 2019, en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) , sub la gvido de Karina Oliveira kaj asisto de Wilian Gomes, ambaŭ membroj de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).

Interesatoj pri KER-ekzamenoj povas elekti unu el la tri proponataj niveloj: Baza (B1), Meza (B2) aŭ Supera (C1) kaj ankaŭ la tipon de ekzamensesio: nur skriba, nur parola aŭ kompleksa (skriba kaj parola).

Kotizoj por la ĉi-jara KER-ekzamenoj (en realoj):

Niveloj: B1, B2 kaj C1
Sesioj: S – Skriba, P – Parola kaj K – Kompleksa (S+P)
B1S: R$ 85
B1P: R$ 85
B1K: R$ 170
B2S: R$ 95
B2P: R$ 95
B2K: R$ 190
C1S: R$ 105
C1P: R$ 105
C1K: R$ 210

Por aliĝi al la KER-ekzamenoj, unue plenigu la aliĝilon (disponebla en la retejo edukado.net) kaj poste revenu por pagi la kotizon, elektante unu el la du pagopcioj disponeblaj en la retejo de EASP.

Se vi havas iun demandon pri la ekzamensesioj, vi povas sendi ĝin al Karina Oliveira <kgsoliveira[ĉe]gmail.com>.