Sciigo

Unua Trejnado okazinta en marto 1995 en la kvartalo Campo Grande, en Rio.

La Esperanto-asocioj de Rio (AERJ) kaj Sanpaŭlo (EASP) venas publike sciigi ke la 20-a Trejnado por Kursgvidantoj de Esperanto ne plu okazos en la urbo Lorena/SP, kiel anoncite en la revuo La Lampiro #148/2017 kaj en la retejo de AERJ.

La 20-a Trejnado okazos aprile en la sidejo de Kultura kooperativo de la Esperantistoj (KKE) situanta en la avenuo 13 de Maio, 47 – Centro, Rio de Janeiro.

Oportune AERJ diskonigos la novan tagon kaj temon de la aranĝo.

Por pliaj informoj, bonvolu rekte kontakti la lokajn organizantojn per la retadreso <disvastigo.aerj [ĉe] gmail.com>

La ideo de kuna organizado celis diskonigi tiun plurjaran aranĝon al pli granda nombro da interesatoj pri kursaferoj. Nia unua provo de kunagado tamen ne glate iris manke de homfortoj por plenigi la planitan du-tagan programon kun diversaj aktivecoj koncernantaj la elektitan fakan temon.

Ni aparte dankas al la direktoro de EASP, Paulo Sérgio Viana, kiu afable strebis por gastigi la Trejnadon en sia urbo, kaj al la freŝdate reaktiviĝinta Brazila Sekcio de ILEI, kiu morale subtenis nian intencon.

Ĉar la Brazila Sekcio de ILEI reprenas sian iaman agadon, ni povos iel esperi ke oportune tiu Trejnado ricevos pli solidan subtenon de tiu laborfronto same kiel de aliaj enlandaj organizaĵoj konsciaj pri la graveco de tia aranĝo por juna lingvo kiel Esperanto.

Januara kulturkunveno

La gasto de la januara kulturkunveno de EASP estas la rumanino Manuela Burghelea, kiu prezentos la temon “Konstruitaj lingvoj”.

Interalie, ŝi parolos pri Lingua Ignota, Solresolo, Interlingua, Eŭropanto…

Pri la kerno de sia prezento, Manuela tiel sin esprimas:

Konstruitaj lingvoj ofte suferas antaŭjuĝojn kaj malkonsideron. Sed ĉiuj homaj lingvoj fakte baziĝas sur konvencioj kaj estas laŭ tiu senco artefaritaj. La mondaj mitologioj klarigas varimaniere la devenon de la lingvoj, kiel donaco de dio, de magia besto aŭ de birdo. Tra la historio, multe da homoj mem aŭdacis krei lingvon, ĉu sekretan, ĉu magian, ĉu religian, ĉu filozofian, ĉu artan (fikcian), ĉu internacian. Celo estas igi la lingvon malpli arbitra kaj ambigua kaj atingi pli klaran pensmanieron. Estos ekslporataj tiajn lingvojn kaj la retroirigatan evoluan de la lingvoj, ekde monda pralingvo al la babela divido kaj reen, al nura universala lingvo.

La kulturkunveno okazos en la lasta sabato de la monato (27/01) ekde la 16h.

La sidejo de EASP situas en la strato Faustolo, 124 – Água Branca.

Eniro senpaga.