Gasturbo

 

Ararakŭaro jam la duan fojon gastigas ĉi tiun aranĝon. Ĉi-foje la evento okazos en la plej taŭga loko de la urbo, nome en la Sociala Komerca Servo (SESC), enlande vaste konata pro ĝiaj klerigaj, distraj kaj kapabligaj agadoj favorantaj kaj respektantaj la kulturan diversecon de la lokanoj.

Ĝia situo meze de la ŝtato San-Paŭlo estigas favoran okazon al partopreno de pluraj ret-aktivaj esperantistoj, kaj eĉ de iuj viglaj esperantaj grupoj, loĝantaj ĉirkaŭ la gasturbo. Ankaŭ aliaj ŝtatanoj estas ege bonvenaj al tiu regiona aranĝo, kiu montras signon de renoviĝo kaj adaptiĝo al la bezonoj de nuntempaj movadanoj.

Estu bonvenaj al Ararakŭaro oktobre!